Miksang

Tute hazarde, foliumante retejon clickasnap.com, mi trovis la foton de la uzanto philipsnow titolitan: “Verŝajne Miksang momento” (angle: Maybe a Miksang moment). Ĉar la foto ŝajnis interesa, mi rigardis ĝin pli atente. La subtitolo de la foto iomete eksplikis la tute ne konatan al mi terminon MIKSANG. Poste mi trovis la  paĝon en la angla wikipedio kaj kvankam mia scipovo de la angla ne tre bonas, tamen mi estis tiom memfida, ke provis traduki ĝin en esperanto:

“Miksang estas tibeta vorto signifanta “bona okulo.” Ĝi reprezentas formon de kontempla fotografio bazita sur la Dharma Art instruoj de Chögyam Trungpa, en kiu la okulo estas alĝustigita al la kontempla menso. La rezulto de ĉi tiu aparta percepto de la mondo, kombinita kun fotografio, produktas propran kaj malferman manieron vidi la mondon. Miksang bildoj emas alporti la observanton reen en la originalan kontempladan staton de la fotanto, reen al ofte neglektita pura percepto de realaĵo. Miksang engaĝas nenion imagitan, neniun specialan aranĝon; nur vida registrado de la ĉiutaga realaĵo en la konvena stato de la menso.”

Pli detala priskribo de la metodo (kompreneble en la angla) vi povas trovi tie ĉi. Do, ŝajnas nenio speciala. La principo de miksang similas al zeno, kad tio ne estas mirinda, ĉar ambaŭ  baziĝas sur la sama budaisma mondpercepto. Tamen rigardante la galeriojn de la miksang artistoj, mi eniris en la mensostaton jam preskaŭ forgesitan. La laboro de profesia fotisto igas min pli pensi pri la fina rezulto ol pri la fotado mem, kaj jen mi ree eksentis (aŭ ekvidis) la serenan ĝojon de la fotado. Kaj, vi scias, tio plaĉis al mi.

Mi ege skeptike rigardas al ĉiuj tiuj popularaj orientaĵoj de NEW AGE. Tro da komerco kaj momenta modo. Mi parolas pri ĉiuj tiuj  kursoj de meditado, kontemplado, instruistoj kaj majstroj, kvazaŭaj spiritaj libroj (diru nenion al mi pri Paulo Coelho!!) Tamen mi kredas, ke fojfoje en tiu granda kaĉo eblas trovi ion indan. Kaj miksang ŝajnas unu el tiuj indaĵoj.

Sube vi vidas kelkajn miajn arkivajn fotojn, kiujn mi kuraĝas prezenti kiel miksangaĵojn. Pri tio eblas, kaj eĉ necesas malkonsenti kaj mi ne intencas iĝi minsanganto aŭ minsangisto, tamen mi kredas ke mi trovos iom da tempo por kvieta promenado kun poŝtelefono en la mano. Laŭ mia kompreno poŝtelefona aŭ analoga (filma) fotilo plej taŭgas por la miksang-a fotografio.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *