Kial mi komencas blogumi

Jam de la komenco de mia esperantiĝo, mi provis kunligi la lingvon kun fotografio. Tamen penoj trovi ian fotografian komunumon en esperantujo, ĉiam estis malsukcesaj, malgraŭ tio ke nuntempe preskaŭ ne ekzistas homo kiu ne estus fotanta amatore,  profesie, per fotilo aŭ per telefono.

Estis kelkaj fojoj kiam mi partoprenis en forumoj aŭ grupoj de fotemaj esperantistoj en ipernity, kaj eble ankoraŭ ie, mi jam ne memoras. Tamen tiuj grupoj ĉiam mortadis preskaŭ tuj post sia naskiĝo. Okazis paradoksa situcio: ĉiuj fotas, ĉiuj ŝatas bildojn, tamen, se temas pri esperantujo, neniu volas pli serioze pri tio diskuti.

Finfine mi decidis komenci mian propran blogon. Mi pensas, ke ĝi estos utila unue por mi mem, kiel la loko por praktiki fakan, ĉikaze fotografian, lingvon kaj due mi esperas ke finfine mi trovos almenaŭ kelkajn verajn samideanojn. Ne nure esperantistojn, kaj ne nure fotistojn, sed ambaŭ.

Tamen min timigas nur unu afero.  Se iu esperantisto devas elekti inter unu bildo kaj mil vortoj, ni ja komprenas kion li elektus.


Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *